Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

Showing posts with label Japanio. Show all posts
Showing posts with label Japanio. Show all posts

2017-04-03

Reformado de Tokia Elektropova Kompanio

Enoficiĝonta prezidanto de Tokia Elektropova Kompanio KAŬAMURA Takaŝi donis gazetaran konferencon en Tokio la 3-an de aprilo, 2017. Tie li diris, ke teamo de eksteraj direktoroj estos organizata por reformadi la kompanion. Li ankaŭ emfazis, ke li antaŭenpuŝos restrukturadon kaj re-aktivigadon de nukleaj centraloj por la kompanio por financigi kompensadon al viktimoj de la akcidento ĉe Fukuŝima Unua Nuklea Centralo kaj ĝian malmuntadon. Fukuŝima Unua kripliĝis pro la grandega tertremo kaj sekvintaj cunamoj okazintaj en la 11-a marto de 2011.

de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.

2017-02-13

Kanada Ĉefministro Justin Trudeau Renkontas Usonan Prezidenton Donald Trump

Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
La ĉefministro de Kanado Justin Trudeau hodiaŭ renkontis la Prezidenton de Usono Donald Trump. La estroj de la najbaraj amerikaj landoj renkontis en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono.

La paro diskutis ekonomiajn kaj laborajn aferojn, kaj ankaŭ diskutis virinajn rajtojn kune kun Ivanka Trump, la filino de Prezidento Trump.

Kvankam Trudeau antaŭe kritikis la usonan politikon pri rifuĝintoj (homoj kiuj fuĝas el lando al alia lando por sendanĝereco) el Sirio, Trudeau diris, ke li ne prelegas al Trump, sed montras anstataŭe pozitivan politikan ekzemplon en Kanado.

Trump jam renkontis kaj parolis kun multaj estroj de diversaj landoj dum la lastaj kelkaj semajnoj, inkluzive Abe Shinzō el Japanio, kaj Theresa May el Unuiĝinta Reĝlando.

2017-02-12

Misilo-testo ĉe Nord-Koreio kondamnita

Flago de Nord-Koreio
Flago de Nord-Koreio
Testo de misilo (raketa pafaĵo) hodiaŭ el Nord-Koreio allogis kondamnon de Japanio, Sud-Koreio, kaj Usono. Tiajn testojn ne permesas la Unuiĝintaj Nacioj al Nord-Koreio.

La ĉefministro de Japanio, Abe Shinzō, diris, ke la testo estis tute ne tolerebla. Usona Prezidento Donald Trump diris, ke Usono staras pro Japanio 100% (cent procento). Ĉinio ne jam komentis.  La ĉefestro de Nord-Koreio, Kim Jong-un, laŭdis la teston.

La misilo flugis 500 (kvincent) kilometrojn el testejo en Nord-Koreio. Ĝi atingis la maron inter la korea duoninsulo kaj Japanio. Kontraŭ la internacia leĝo Nord-Koreio intencas havi programon de nukleaj misiloj.