Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2017-02-12

Misilo-testo ĉe Nord-Koreio kondamnita

Flago de Nord-Koreio
Flago de Nord-Koreio
Testo de misilo (raketa pafaĵo) hodiaŭ el Nord-Koreio allogis kondamnon de Japanio, Sud-Koreio, kaj Usono. Tiajn testojn ne permesas la Unuiĝintaj Nacioj al Nord-Koreio.

La ĉefministro de Japanio, Abe Shinzō, diris, ke la testo estis tute ne tolerebla. Usona Prezidento Donald Trump diris, ke Usono staras pro Japanio 100% (cent procento). Ĉinio ne jam komentis.  La ĉefestro de Nord-Koreio, Kim Jong-un, laŭdis la teston.

La misilo flugis 500 (kvincent) kilometrojn el testejo en Nord-Koreio. Ĝi atingis la maron inter la korea duoninsulo kaj Japanio. Kontraŭ la internacia leĝo Nord-Koreio intencas havi programon de nukleaj misiloj.