En la bildo, Flynn sidas rekte je la dekstro de rusa Prezidento Vladimir Putin |
La kialo por lia abdiko estas, ke li diskutis kontraŭrusajn sankciojn kun la rusa ambasadoro. La rusa ambasadoro al Usono estas Sergej Kisljak. La diskutoj okazis antaŭ ol Trump prezidentiĝis. Tio estas kontraŭ usona leĝo, ĉar tiame li ne estis en la registaro de Trump, kaj do estis nur civitano (ĉiutaga homo, ne en la registaro). Tio okazis antaŭ ol Trump dungis lin kiel konsiliston de nacia sekureco. Usona leĝo ne permesas civitanojn konduki diplomatiajn diskutojn.
Usonaj politikistoj nun volas, ke oni enketas (malkovri informon) pri la ligoj inter Michael Flynn kaj Rusio.