Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

Showing posts with label Rusio. Show all posts
Showing posts with label Rusio. Show all posts

2017-04-04

Terorista atako en la metroo de Sankt-Peterburgo

Hieraŭ okazis bomba eksplodo en la metroo de la rusa urbo Sankt-Peterburgo. 14 (dek kvar) homoj mortis pro la  terorista atako. Dekoj da homoj estis vunditaj. Laŭ la rusaj enketistoj (tiuj, kiuj esploras pri la afero por eltrovi informon), la atakinto estis ruso, kiu naskiĝis en Kirgizio. La atakinto nomiĝas  Akbarzhon JALILOV. La rusa prezidento Vladimir PUTIN esprimis kondolencojn por la viktimoj.

2017-03-06

Kritikantoj plendas nur pri geja protagonisto el Disney-a filmo pri amo inter virino kaj besto

Josh Gad, kiu rolludas LeFou
Josh Gad, kiu rolludas LeFou
Kritikantoj en Rusio plendis pri geja protagonisto el la nova filmo "Bela kaj la Best'" (Beauty and the Beast) de la filma firmao Disney. La protagonisto LeFou (rolludate de aktoro Josh Gad) estas geja en la filmo, laŭ Disney.

La filmo estas ĉefe pri amo de bela virino kaj bova monstro, t.e. (tio estas) la besto, kiuj enamiĝas unu kun la alia. Tamen, por rusaj cenzuristoj, la ebleco havi en la filmo malgravan gejan protagoniston estis sufiĉa, por ke la filmo ne estu permesata en Rusio por tiuj pli june ol 16 (dek ses) jarojn. Lau la rusaj cenzuristoj, la filmo disdonas "gejan propogandon al junuloj", kiu estas kontraŭ rusa leĝo.

LeFou estas la unua geja protagonisto kiun Disney kreis.

2017-03-03

Usona Prokuroro Jefferson Sessions forlasas pozicion en FBI-enketo

Jeff Sessions
Jeff Sessions
(foto-fonto)
La Prokuroro (ĉefa advokato de la registaro) de Usono, Jefferson Sessions, hieraŭ forlasis sian pozicion en FBI-enketo. La FBI (usona Federacia Buroo de Enketo) nuntempe esploras pri supozaj ligoj inter Rusio kaj usona voĉdona fraŭdo. Sessions malkonfesis, ke li parolis kun la rusa ambasadoro. Sessions tamen devis eligi sin de la enketo, ĉar oni trovis pruvaĵon, ke li parolis lastjare al rusa ambasadoro Sergej Kisljak.

Politikaj kritikantoj nun postulas, ke Sessions devas abdiki sian pozicion de prokuroro. Parolante pri la afero, usona Prezidento Donald Trump defendis Porkuroron Sessions kontraŭ la kritikaj akuzoj.

2017-02-20

Rusa Ambasadoro al UNo Vitalij Ĉurkin mortas

Vitakij Ĉurkin
Vitakij Ĉurkin
(foto-fonto)
La ambasadoro de Rusio al la Unuiĝintaj Nacioj (UNo), Vitalij Ĉurkin, forpasis hodiaŭ en Novjorko, Usono.

Kiel honorita diplomatio, li servis kiel ambasadoro al la UNo ekde 2006 (dumil ses). Morgaŭ estus lia 65a (sesdek kvina) naskiĝtago.

2017-02-17

"Falsa novaĵo", deklamas Prezidento Trump al ĵurnalistoj

Usona Prezidento Donald Trump
Usona Prezidento Donald Trump
(foto-fonto)
Ĉe ĵurnalista konferenco, usona Prezidento Donald Trump hieraŭ frekventis diri liajn preferantajn vortojn "falsa novaĵo", kiam li ricevis demandojn de ĵurnalistoj, kiun li ne ŝatis.

Dum la ĵurnalista konferenco, li kritikis longtempe forte la ĵurnalistojn kaj atakis vorte la novaĵajn servojn kiuj demandis pri ligoj al Rusio, pri la ordono ne permesi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, kaj pri aliaj temoj ne-plaĉaj al li. Li rifuzis respondi al demandoj de kelkaj ĵurnalistoj, deklamante, ke ili estas "falsa novaĵo".

Inter liaj vortaj atakoj, li ankaŭ anonis, ke la nova sekretario (ministro) pro laboro estas Alex Acosta. Trump ankaŭ parolis pri sia laboro, ke li onidire faras bonegan laboron.

Li ankaŭ deklamis, ke nova ordono venos por eligi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, depost lia antaŭa ordono estis nuligita en leĝaj tribunaloj.

2017-02-14

Usona Konsilisto de Nacia Sekureco Michael Flynn abdikas

En la bildo, Flynn sidas rekte je la dekstro de rusa Prezidento Vladimir Putin
En la bildo, Flynn sidas rekte
je la dekstro de rusa Prezidento Vladimir Putin
La konsilisto de nacia sekureco, Michael Flynn, hodiaŭ abdikis (forlasis memvole) sian pozicion en la servo al usona Prezidento Donald Trump.

La kialo por lia abdiko estas, ke li diskutis kontraŭrusajn sankciojn  kun la rusa ambasadoro. La rusa ambasadoro al Usono estas Sergej Kisljak. La diskutoj okazis antaŭ ol Trump prezidentiĝis. Tio estas kontraŭ usona leĝo, ĉar tiame li ne estis en la registaro de Trump, kaj do estis nur civitano (ĉiutaga homo, ne en la registaro). Tio okazis antaŭ ol Trump dungis lin kiel konsiliston de nacia sekureco. Usona leĝo ne permesas civitanojn konduki diplomatiajn diskutojn.

Usonaj politikistoj nun volas, ke oni enketas (malkovri informon) pri la ligoj inter Michael Flynn kaj Rusio.