Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

Showing posts with label Theresa May. Show all posts
Showing posts with label Theresa May. Show all posts

2017-03-20

Breksiĝo komenciĝos la 29an de marto

Breksiĝo
Breksiĝo
(foto-fonto)
La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando, Theresa MAY, hodiaŭ anoncis, ke la procedo por Breksiĝo komenciĝos la 29an (dudek naŭan) de marto, 2017 (dumil dek sep). La Unuiĝinta Reĝlando formale devas sciigi al la Eŭropa Unio, ke la eliro komencas laŭ la reguloj en Artikolo 50 (kvindek) de la Lisbona Traktato. May kaj ŝia registaro havos nur du jarojn por diskuti la eliron, kaj la eliro de Britio el la Eŭropa Unio finfine okazos en marto 2019 (dumil dek naŭ).

2017-03-13

Plano: Dua referendumo por skota sendependeco

Nicola Sturgeon
Nicola Sturgeon
La skota Unua Ministrino Nicola STURGEON hodiaŭ anoncis, ke ŝi planas peti permeson starigi denove referendumon (demandi al la landanoj per voĉdono pri politika afero) pri sendependeco de Skotlando el la Unuiĝinta Reĝlando. La lasta referendumo okazis en 2014 (dumil dek kvar). Kvankam la rezulto de la lasta referendumo estis "ne" al sendependeco, ŝi kaj la Skota Nacia Partio nun kredas, ke la politika situacio en Skotlando ŝanĝiĝis post la referendumo pri breksiĝo (brita eksiĝo el la Eŭropa Unio). La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando Theresa MAY diris, ke la situacio estas "bedaŭra".

2017-02-13

Kanada Ĉefministro Justin Trudeau Renkontas Usonan Prezidenton Donald Trump

Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
La ĉefministro de Kanado Justin Trudeau hodiaŭ renkontis la Prezidenton de Usono Donald Trump. La estroj de la najbaraj amerikaj landoj renkontis en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono.

La paro diskutis ekonomiajn kaj laborajn aferojn, kaj ankaŭ diskutis virinajn rajtojn kune kun Ivanka Trump, la filino de Prezidento Trump.

Kvankam Trudeau antaŭe kritikis la usonan politikon pri rifuĝintoj (homoj kiuj fuĝas el lando al alia lando por sendanĝereco) el Sirio, Trudeau diris, ke li ne prelegas al Trump, sed montras anstataŭe pozitivan politikan ekzemplon en Kanado.

Trump jam renkontis kaj parolis kun multaj estroj de diversaj landoj dum la lastaj kelkaj semajnoj, inkluzive Abe Shinzō el Japanio, kaj Theresa May el Unuiĝinta Reĝlando.