|
Nicola Sturgeon |
La skota Unua Ministrino Nicola STURGEON hodiaŭ anoncis, ke ŝi planas peti permeson starigi denove referendumon
(demandi al la landanoj per voĉdono pri politika afero) pri sendependeco de Skotlando el la Unuiĝinta Reĝlando. La lasta referendumo okazis en 2014
(dumil dek kvar). Kvankam la rezulto de la lasta referendumo estis "ne" al sendependeco, ŝi kaj la Skota Nacia Partio nun kredas, ke la politika situacio en Skotlando ŝanĝiĝis post la referendumo pri breksiĝo
(brita eksiĝo el la Eŭropa Unio). La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando Theresa MAY diris, ke la situacio estas "bedaŭra".