Frank-Walter Steinmeyer, elektita Prezidento de Germanio |
Li estas tre populara politikisto, kaj gajnis 931 (naŭcent tridek unu) voĉdonojn el tuta sumo da 1.260 (mil ducent sesdek) voĉdonoj.
Politike li estas membro de la germana Socialista Demokratia Partio (SPD). Li kritikis antaŭnelonge la tiaman usonan prezident-kandidaton Donald Trump, ĉar li diris, ke Trump estas predikanto de malamo. La labora pozicio estas ĉefe ceremonia. Li havas 61 (sesdek unu) jarojn.