Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2017-02-28

La Ludoj de la Komunumo de Nacioj tro kostas por Sud-Afriko

Durban 2022
Durban 2022
Durban, la sud-afrika urbo kiu intencis gastigi la sportajn Ludojn de la Komunumo de Nacioj en 2022 (dumil dudek du), konsilis hodiaŭ, ke la kosto de gastigo troiĝas. Tiel raportis la sud-afrika financa ministro Fikile Mbalula. La finan decidon faros la Komunuma Ludoj-Federacio.

La angla urbo Liverpolo jam anoncis, ke tio volas gastigi la Ludojn anstataŭe, se Durban ne povas gastigi.

La Komunumo de Nacioj estas grupo de landoj kiuj kunhavas komunumajn kulturon, historion, lingvon kaj fidon je demokratio, homaj rajtoj kaj leĝoj. Ĝi enhavas 53 (kvindek tri) landojn, plejparte landojn de la antaŭa brita imperio.

Se la ludoj ankoraŭ okazus en Durban, tio estos la unua fojo, ke tiuj Ludoj okazas en Afriko.

Du turistoj flugos ĉirkaŭ la Luno en 2018

Imaga bildo de SpaceX-kospoŝipo
Imaga bildo de SpaceX-kospoŝipo
(foto-fonto)
La kosmo-firmao SpaceX anoncis hieraŭ, ke ili sendos du turistojn ĉirkaŭ la Luno en 2018 (dumil dek ok). La estro de SpaceX, Elon Musk, diris ke du ne-nomitaj turistoj jam pagis signifan deponon por vojaĝi. La homaro laste vizitis la Lunon en la jaro 1972, kiam usonano Eugene Cerney estis la lasta homo stari sur la Luno.

La plano estos uzi la SpaceX-kosmoŝipon Falcon Heavy (Falko Peza), kiu fakte ne jam eĉ flugas, por vojaĝi tian profundan kosmon. SpaceX planas vojaĝi al Marso en 2020 (dumil dudek).

2017-02-27

Granda eraro ĉe la Oscar-premioj

Oscar-Premio
Oscar-Premio
(foto-fonto)
Hieraŭ-vespere en Losanĝeleso, Usono, okazis granda eraro, kiam aktoroj Faye Dunnaway kaj Warren Beatty anoncis erare, ke la filmo "La La Land" gajnis la Oscar-premion por la plej bona filmo. La eraro okazis kiam la anoncanto, Dunnaway, ricevis la malĝustan karton. La gajnantoj jam komencis siajn akceptajn prelegetojn, kiam oni malkovris la eraron, kaj tiel ili subite ne plu estis la gajnantoj.

La ĝusta gajanto de la premio por la plej bona filmo estas fakte la filmo "Moonlight".

2017-02-26

Esperanto-ekzameno-tago okazos en junio 2017

Esperanto KER Ekzamenoj
Esperanto KER Ekzamenoj
Oni denove okazigos tutmondan ekzameno-tagon por Esperanto-studantoj je la 10a (deka) de 2017 (dumil dek sep), kaj oni povas partopreni en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La akreditigo de la ekzamenoj kaj kunlaboro estas de la hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. La ekzamenoj estis lanĉitaj de UEA en 2008. La ekzamenoj konformas al la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiuj estas difinitaj lingvokonaj normoj.

Por pli da informo pri la ekzamenoj, vizitu edukado.net

2017-02-25

Sorĉado kontraŭ Trump

Oranĝa kandelo
Oranĝa kandelo
Hieraŭ-nokte miloj da sorĉistoj tra la tuta Usono kune samtempe faris magion, por sorĉi kontraŭ usona Prezidento Donald Trump. Ili celis kateni (enligi, haltigi) la potencon de Trump por fari malbonon. Laŭ la gesorĉistoj, oni povas fari tion per magio. Por sorĉi kontraŭ Trump, iu sorĉisto devas uzi oranĝan kandelon, inter aliajn. La kandelo, aparte la oranĝa koloro, ŝajne staras kiel simbolo de la Prezidento.

La Papo sugestas, ke pli bonas esti ateisto ol hipokrita katoliko

Lia Moŝto, La Papo Francisko
Lia Moŝto, La Papo Francisko
Dum prelego en Vatikano je ĵaŭdo, la Papo (ĉefpastro de la romkatolika eklezio) sugestis, ke estas pli bone vivi kiel ateisto (iu kiu ne kredas je Dio), ol esti hipokrita katoliko. La Papo kritikis homojn, kiuj diras, ke ili laŭdire kondukas kristanajn vivojn, sed laŭ agoj fakte ne kondukas tiajn vivojn. La ĉefa celo de lia prelego estis esence: praktiku kion vi predikas.

Lia Moŝto La Papo Francisko ankaŭ diris en la jaro 2013, ke oni devus rigardi ateistojn kiel bonajn homojn, se ateistoj faras bonan agadon.

2017-02-24

Trump: La Muro estos konstruita pli rapide ol atendite

La ebla Trump-Muro
La ebla Trump-Muro
(foto-fonto)
Usona Prezidento Donald Trump hodiaŭ promesis, ke la Trump-Muro inter Usono kaj Meksikio estos konstruita "pli rapide ol atendite". La Muro laŭ Trump protektos Usonon de malbonaj homoj kiu volas enmigri en Usonon. La Trump-Muro povos kosti pli ol 21 bilionojn da usonaj dolaroj.

La promeso venis unu tagon post la vizito de la enlanda kaj la landsekureca usonaj sekretarioj vizitis la ekvivalentajn ministrojn en Mesik-Urbo. Trump antaŭe diris, ke li pagigos Meksikion por la Muro, sed Meksikio ne konsentis.

Venenigo de Kim Jong-nam uzis VX-nervan venenon, laŭ malajzia polico

Venenintino Doan Thi Huong
Venenintino Doan Thi Huong
Raporto en Malajzio hodiaŭ konsilis, ke la veneno kiu mortigis la nord-koreon Kim Jong-nam estis VX nerva veneno. La venenon trovis malajzia polica laboratorio (domo aŭ loko por eltrovi sciencajn aferojn) sur la vizaĝo de la korpo de Kim Jong-nam. La uzo de VX nerva veneno estas malpermesata laŭ la internacia traktato Konvencio pri Kemiaj Armiloj, sed nur kvar landoj ne subskribis la traktaton, nome Israelo, Sud-Sudano, Egiptio, kaj rimarkinde Nord-koreio.

Sud-Koreio kulpigas Nord-koreion por la mortigo, sed la malajziaj policanoj kulpigas nur nord-koreojn. La policanoj ankoraŭ serĉas kelkajn nord-koreojn pri la afero. Kim Jong-nam mortis je la 13a (dek tria) de februaro, kiam du virinoj viŝis venenolikvan tukon sur lian visaĝon. La mortinto estis la duon-frato de la nuna estro de Nord Koreio Kim Jong-un.


Malajzio jam arestis multajn homojn, inkluzive la venenintajn virinojn, sed la virinoj protestis. La virinoj kredis, ke ili nur partoprenis je petolado (ŝerca afero).

2017-02-23

NASA malkovras novan planedaron

Imaga bildo de la sep ekstersunasistemaj planedoj
Imaga bildo de la sep ekstersunasistemaj planedoj
(bildo-fonto:  NASA-JPL/Caltech)
Usona kosmo-servo NASA (anglalingve: National Aeronautics Space Administration; Nacia Aeronaŭtika Kosmo-Administrado) hieraŭ anoncis, ke ili trovis sep novajn planedojn, kiuj estas ekster nia suna sistemo. La planedoj ĉirkaŭas stelon nomitan TRAPPIST-1, kaj estas je distanco de 40 (kvardek) lumjaroj de nia planedo, la Tero. Ili estas ekstersunasistemaj planedoj.

Kio estas aparta pri tiuj planedoj? Ili ĉiuj estas simila al nia planedo. Neniam antaŭe oni trovis tian amason da multaj planedoj en la sama stela sistemo. Povas esti, ke ili havus likvan akvon sur unu el la planedoj. Likva akva estas bezonata por vivokapablo, kiel ni teranoj nuntempe konas science vivokapablon.

2017-02-22

Granda pando Bao Bao forlasas Usonon

Aparta FedEx-aeroplano kun bildo de Bao Bao
Aparta FedEx-aeroplano kun bildo de Bao Bao,
kiu kondukos la grandan pandon al Ĉinio
(foto-fonto)
La trijaraĝa granda pando, Bao Bao, hodiaŭ flugas el Usono al nova vivo en Ĉinio, laŭ longtempa interakordo kun Ĉinio. Ŝi flugas per aparta flugo de la livera firmao FedEx. Ŝi naskiĝis en la Smithsonian National Zoo (Smithsonian Nacia Zoologia Ĝardeno) en Vaŝingtono, Usono, en 2014 (dumil dek kvar).

Pandoj pro rareco estas protektitaj bestoj, kaj nombras entute malpli ol 2.000 (dumil). Kiam ŝi sesjariĝas, Bao Bao aliĝas en bestobredadan programon por bredi la sekvan generacion.

2017-02-21

Laŭ Juncker, Unuiĝinta Reĝlando ricevos grandan fakturon pro Breksiĝo

Jean-Claude Juncker, Prezidento de la Eŭropa Komsiono
Jean-Claude Juncker,
Prezidento de la Eŭropa Komsiono
(foto-fonto)
La Prezidento de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, hodiau diris, ke la Unuiĝinta Reĝlando ricevos grandan fakturon por la tiel nomata "Breksiĝo" (kiel Brita eksiĝo de la angla Brexit), ankaŭ nomita en Esperanto "Briteliro". Laŭ raportoj, la Unuiĝinta Reĝlando devos pagi ĝis sesdek bilionoj a eŭroj por eliri. Li diris ke tio okazos "senrabate kaj ne
senkoste", kaj li ankaŭ promesis malfacilajn negociojn.

Post la Breksiĝo-referendumo en 2016, kiam la popolo de Britio apenaŭ voĉdonis forlasi la Eŭropan Union, okazis multa konfuzo pri la kondiĉoj de la eliro.  La Breksiĝo ne povas esti oficiale dimplomatie diskutataj, ĝis Britio formale sciigas ke la eliro komencas laŭ la reguloj en Artikolo 50 (kvindek) de la Lisbona Traktato.

Hodiaŭ en la brita registara supera ĉambro, la tiel nomita Domo de la Lordoj, oni debatas la proponitan novan leĝon, por permesi laŭ brita leĝo la eliron.

Voĉdonado komencas por "Teo kaj Amo" konkurso

"Teo kaj Amo" konkurso
(foto-fonto)
Voĉdonado hodiaŭ ekkomencas por la konkurso de mallongaj filmoj nomita "Teo kaj Amo". Organizata de kaj la registaro de Hangzhou kaj Ĉina Radio Internacia, la konkurso allogis 77 (sepdek sep) filmetojn el 27 (dudek sep) landoj, el Eŭropo, Azio, la Amerikoj, kaj Afriko.

Oni estas invitita voĉdoni, kaj povas nun tiel partopreni por elekti la 10 (dek) plej ŝatatan ekde hodiaŭ, ĝis la 10a de aprilo, 2017 (dumil dek sep). Por voĉdoni, iru al Ĉina Radio Internacia.

Kvin homoj mortis, kiam aeroplano kraŝis sur butikumejon en Aŭstralio

Jen la aeroplano, kiu kraŝis
Jen la aeroplano, kiu kraŝis
(foto-fonto)
Hodiaŭ aeroplano kraŝis sur butikumejon Direct Factory Outlets en la urbo Melbourne, Aŭstralio. Kvin homoj en la aeroplano mortis en la kraŝo apud la flughaveno Essendon. La aviadilo kraŝis pro motora paneo.

Kvar el la mortintoj estis usonanoj. La butikumejo ne jam malfermis por la mateno, do bonŝance neniu estis en la butikumejo.

2017-02-20

Malsatega krizo deklarita en partoj de Sud-Sudano

Sud-Sudano
Sud-Sudano
Hodiaŭ dekaris la Unuiĝintaj Nacioj, ke partoj de Sud-Sudano suferas pro malsatego kaj subnutrado. Tri jaroj de civila milito kaj ekonomia fiasko kaŭzis krizon por ĉirkaŭ 100.000 (cent mil) homoj en la Unity-ŝtata parto de la lando, kaj homoj jam mortas pro manko de manĝaĵo.

Ankaŭ ĉirkau kvin milionoj da homoj urĝe bezonas mangaĵon. La ekonomia inflacio ankaŭ kontribuas al la kriza situacio, kaj en partoj, nenia pluvo falis dum la lastaj du jaroj. La Monda Manĝaĵo-Programo (World Food Programme, WFP) urĝas rapidan agadon.

Rusa Ambasadoro al UNo Vitalij Ĉurkin mortas

Vitakij Ĉurkin
Vitakij Ĉurkin
(foto-fonto)
La ambasadoro de Rusio al la Unuiĝintaj Nacioj (UNo), Vitalij Ĉurkin, forpasis hodiaŭ en Novjorko, Usono.

Kiel honorita diplomatio, li servis kiel ambasadoro al la UNo ekde 2006 (dumil ses). Morgaŭ estus lia 65a (sesdek kvina) naskiĝtago.

2017-02-19

Trump kaŭzas konfuzon en Svedio

Svedio: konfuzita
Svedio: konfuzita
Usona Prezidento Donald Trump hieraŭ kaŭzis en Svedio multan konfuzon, kiam, parolante pri terorismo, li diris: "rigardu tion, kio okazis hieraŭ-vespere [vendredon] en Svedio". Trump prelegis en Florido, Usono, al grupego da siaj subtenantoj, kiam li menciis Svedion.

Tamen, nenio okazis tiel en Svedio, fakte dum la lastaj kelkaj tagoj. La sveda ambasadoro en Usono nun demandas al la usona registaro por lerni kio fakte okazis en Svedio, ĉar la svedoj mem ne povas diveni, pri kio Trump babilis.

Tio ne estas la unua fojo, ke unu el la registaro de Trump citis eventon, kiu vere ne okazis. En jaro 2017, Kellyanne Conway, konsilanto al la Prezidento, parolis pri supoza masakro ĉe Bowling Green, Kentukio, Usono. Tamen la supoza masakro neniam fakte okazis.

SpaceX lanĉas sukcese raketon de Florido

SpaceX raketo Falcon 9
SpaceX raketo Falcon 9
(foto-fonto)
Usona privata firmao SpaceX hodiaŭ lanĉis la raketon Falcon 9 sukcese. La lanĉo okazis la unuan fojon ĉe Cape Canaveral, en Florido, Usono, de la Kennedy-Kosmo-Centro. Ĝi estis la dua provo lanĉi ĉi tiun raketon.

La raketo reprovizos la Internacian Kosmo-Stacion.

Iraka Armeo Klopodas Rekapti Urbon Mosul

Flughaveno ĉe Mosul antaŭe
Flughaveno ĉe Mosul antaŭe
(foto-fonto)
La iraka armeo hodiaŭ ekkomencis klopodon rekapti la tutan urbon Mosul, kiu estis okupita per Daiŝo (la tiel nomata Islama Ŝtato). Daiŝo estas terorista fundamentista grupo kiu nuntempe okupas partojn de Sirio kaj Irako.

La orientan parton de la urbo Mosul jam kaptis la iraka armeo, kaj ili nun komencas ataki Daiŝon en la okcideta parto de la urbo. La iraka armeo jam atingas kelkajn partojn de la urbo apud la flughaveno, kaj tiuj partoj estas nun iraka, ne daiŝa, je la unua tempo ekde tri jaroj.

Usono kondukos mararmean patroladon en la Sudĉina Maro

USS Carl Vinson
USS Carl Vinson
(foto-fonto)
Usono anoncis, ke ili kondukos kutimajn mararmean (armeo kiu batalus per ŝipoj) patroladon en la Sudĉina Maro per la milita ŝipo USS Carl Vinson. La Popola Respubliko de Ĉinio jam sciis pri la ŝipaj movadoj, kaj konsilas al Usono ne defii ĉinan suverenecon (rajto por sin-regi).

Laŭ la apudaj landoj, tiu maro apartenas al tiuj diversaj landoj ĉirkaŭ la maro. Tamen ili disputas inter si kiom da la maro apartenas al kiu lando. La landaj registaroj kiuj diras ke ili posedas la maron, aŭ partojn de la maro, estas Ĉinio, Tajvano, la Filipinoj, Vietnamio, Malajzio, kaj Brunejo.

Dum la lastaj kelkaj jaroj, Ĉinio konstruis novajn insulojn en la maro, kaj diris, ke ili defendas siajn rajton al la maro, sed kun kritiko de aliaj landoj. La maro plej ofte nomiĝas la Sudĉina Maro, sed en Vietnamio ĝi nomiĝas la Orienta Maro, kaj en la Filipinoj ĝi nomiĝas la Okcidenta Filipina Maro, aŭ la Maro de Luzon.

2017-02-18

Elektado Morgaŭ por Nova Prezidento de Ekvadoro

Ekvadora Prezidento Rafael Correa
Ekvadora Prezidento Rafael Correa
(foto-fonto)
Ekvadoranoj morgaŭ elektos novan prezidenton por Ekvadoro. La nuna prezidento, Rafael Correa, ne denove staros por la pozicio, post tri servoj kiel prezidento. La gajnonto de la elektado servos kvar jarojn kiel prezidento.

La ĉefaj kandidatoj estas:


  • Cynthia Viteri, advokato: ŝi promesas pliajn laboreblecojn kaj impostmalleviĝon.
  • Lenin Moreno, la nuna vicprezidento: li promesas pliajn rajtojn por handikapuloj.
  • Guillermo Lasso, bankisto: li promesas plian investadon enlanden, kaj impostmalleviĝon.


Usono ja subtenas NATOn, laŭ usona Vicprezidento Pence

Usona Vicprezidento Mike Pence
Usona Vicprezidento Mike Pence
(foto-fonto)
Ĉe sekureca kongreso en Munĥeno, Bavario, Germanio, usona Vicprezidento Pence diris ke Usono ja subtenas senhezite la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO). NATO estas organizo de ŝtatoj kiuj kune laborus militserve kaj kune sindefendas, je ebleco de milito.

Pence tamen diris, ke aliaj landoj, krom Estonio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Grekio, kaj Pollando, ne pagas sufiĉe por sia milito. Laŭ NATO-celoj, la kontribuoj devas esti minimume je 2% (du procento).

2017-02-17

Verkisto kaj artisto Dick Bruna forpasis

Dick Bruna kaj Nijntje
Dick Bruna kaj Nijntje
(foto-fonto)
Hieraŭ la nederlanda verkisto kaj artisto Dick Bruna forpasis dum lia dormo. Li venis el la nederlanda urbo Utrecht, kaj estis 89 (okdek naŭ) jaraĝa. Li verkis kaj ilustris pli ol 200 (ducent) librojn dum lia vivo. Li estis plej fama por la infanaj libroj pri kunikleto (nomita Nijntje en la orginala nederlanda lingvo, Miffy en la angla).

"Falsa novaĵo", deklamas Prezidento Trump al ĵurnalistoj

Usona Prezidento Donald Trump
Usona Prezidento Donald Trump
(foto-fonto)
Ĉe ĵurnalista konferenco, usona Prezidento Donald Trump hieraŭ frekventis diri liajn preferantajn vortojn "falsa novaĵo", kiam li ricevis demandojn de ĵurnalistoj, kiun li ne ŝatis.

Dum la ĵurnalista konferenco, li kritikis longtempe forte la ĵurnalistojn kaj atakis vorte la novaĵajn servojn kiuj demandis pri ligoj al Rusio, pri la ordono ne permesi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, kaj pri aliaj temoj ne-plaĉaj al li. Li rifuzis respondi al demandoj de kelkaj ĵurnalistoj, deklamante, ke ili estas "falsa novaĵo".

Inter liaj vortaj atakoj, li ankaŭ anonis, ke la nova sekretario (ministro) pro laboro estas Alex Acosta. Trump ankaŭ parolis pri sia laboro, ke li onidire faras bonegan laboron.

Li ankaŭ deklamis, ke nova ordono venos por eligi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, depost lia antaŭa ordono estis nuligita en leĝaj tribunaloj.

2017-02-16

Teroristaj atakoj de Daiŝo (Islama Ŝtato) mortigas dekojn en Pakistano kaj Irako

La Sanktejo de Lal Shahbaz Mazaar en Sehwan, Pakistano
La Sanktejo de Lal Shahbaz Mazaar en Sehwan, Pakistano
Teroristaj atakoj de Daiŝo (ankaŭ konata per la nomo Islama Ŝtato) mortigas dekojn per bomboj en Bagdado, la ĉefurbo de Irako, kaj per bombo en la urbo Sehwan en Pakistano.

La bombo en Bagdado eksplodis en aŭtovendejo en la okcidenta kvartalo de la urbego, kaj ĉirkaŭ 50 (kvindek) homoj mortis tie. Pli ol 50 (kvindek) ankaŭ suferis lezon (grava doloro, domaĝo, aŭ difektiĝo). Tio estis la tria bombo-atako de Daiŝo dum la lastaj tri tagoj.

La atako en Sehwan estis ĉe sanktejo, kie multaj homoj venis por preĝi. Sinmortigisto eksplodis sian bombon en la sanktejo. Preskaŭ 80 (okdek) homoj jam mortis. Pli ol 250 homoj suferis lezon.

Daiŝo akceptis kulpon por la atakoj.

Demokratia Respubliko Kongo ne povas pagi por starigi elektadon

Joseph Kabila
Joseph Kabila
La Demokratio Respubliko Kongo hieraŭ anoncis, ke la lando ne povas pagi por starigi elektadon ĉi-jare. Laŭ la financministro Pierre Kangudia Mbayi, la afero tro kostas, je prezo de $1,8 (unu komo ok) bilonoj da usonaj dolaroj.

La nuna Prezidento Joseph Kabila jam estis elektita dufoje po sesjara prezidenteco. Laŭ la landa leĝo, oni ne permesas iun ajn elektitiĝi trifoje. Opoziciaj politikistoj kritikas la decidon.

2017-02-15

Trump esploras aliajn solvojn krom la du-ŝtata solvo por Mezoriento

Trump kaj Netanyahu
Trump kaj Netanyahu
Dum renktiĝo kun israela Ĉefministro Benjamin Netanyahu, usona Prezidento Donald Trump hodiaŭ anoncis, ke li esploras aliajn solvojn por paco en la mezorienta krizo inter Israelo kaj Palestino.

Israelo regas la landon tradicie judan en la konflikto, sed parto de la lando volas esti regita de palestinanoj mem. Multaj fundamentistaj palestinanoj volas forigi perforte la judojn tute el la lando.

La politiko de Usono dum dekoj da jaroj estis, ke la solvo por tiu konflikto estos havi du ŝtatojn en la regiono. Nuntempe la sola ŝtato vaste rekonata estas tio de Israelo. Tamen, en tute granda ŝanĝo, Trump forlasas la antaŭan usonan politikon pri la krizo, kaj nun sugestas, ke aliaj eblecoj povas esti esploritaj.

Kim Jong-nam mortigita en Malajzio

Kim Jong-nam en 2001
Kim Jong-nam en 2001
La plej maljunan fraton, Kim Jong-nam, de la nord-korea ĉefestro, Kim Jong-un, mortigis virino hieraŭ en flughaveno en Malajzio. Kim Jong-nam estis ekzilulo (ekzilo: stato kiam oni estas forigita el hejmlando sen permeso por reveni) el sia gepatra lando, kaj vojaĝis per falsa pasporto sub falsa nomo Kim Chol.

Kim Jong-nam intencis vojaĝi al Makao, kiam la virino venenis lin en subita atako ĉe la flughaveno en la malajzia urbego Kuala-Lumpuro. La malajzia policistoj arestis ŝin.

La registaro de Nord-Koreio nun postulas, ke la korpo de Kim Jong-nam revenas al ŝia hejmlando. Malajzio ne jam konsentas al la postulo.

2017-02-14

Kameruno ekhaltigas interretan servon

Flago de Kameruno
Flago de Kameruno
Kameruno ekhaltigis interretan servon en la anglalingvaj partoj de la lando. La servo haltis je la mezo de januaro 2017 (dumil dek sep). La retiro de la interreto estas kontraŭ internacia leĝo, laŭ spertulo de la Unuiĝintaj Nacioj, David Kaye.

La manko de interreto venas onidire kiel puno kontraŭ la urboj Beau kaj Bamenda en la anglalingvaj partoj, kiuj dum antaŭnelongaj tempoj protestis kontraŭ lingvaj leĝoj en Kameruno. En Kameruno la ĉefurbo Yaounde devigas laŭleĝe la anglalingvajn partojn de la lando uzi la francan lingvon. Tiu leĝo
diskriminacias la anglaparolantojn.

Usona Konsilisto de Nacia Sekureco Michael Flynn abdikas

En la bildo, Flynn sidas rekte je la dekstro de rusa Prezidento Vladimir Putin
En la bildo, Flynn sidas rekte
je la dekstro de rusa Prezidento Vladimir Putin
La konsilisto de nacia sekureco, Michael Flynn, hodiaŭ abdikis (forlasis memvole) sian pozicion en la servo al usona Prezidento Donald Trump.

La kialo por lia abdiko estas, ke li diskutis kontraŭrusajn sankciojn  kun la rusa ambasadoro. La rusa ambasadoro al Usono estas Sergej Kisljak. La diskutoj okazis antaŭ ol Trump prezidentiĝis. Tio estas kontraŭ usona leĝo, ĉar tiame li ne estis en la registaro de Trump, kaj do estis nur civitano (ĉiutaga homo, ne en la registaro). Tio okazis antaŭ ol Trump dungis lin kiel konsiliston de nacia sekureco. Usona leĝo ne permesas civitanojn konduki diplomatiajn diskutojn.

Usonaj politikistoj nun volas, ke oni enketas (malkovri informon) pri la ligoj inter Michael Flynn kaj Rusio.

Ruando faras leĝon pro adopto de la svahila lingvo

Ruando
Ruando

La ruanda registaro faras novan leĝon aldoni plian lingvon al la listo de siaj oficialaj naciaj lingvoj. La nova oficiala lingvo estas la svahila lingvo (svahila: Kiswahili).

Adopto de la svahila lingvo helpos Ruandon paroli kun siaj najbaroj en orienta Afriko. Ili jam havas la ruandan (nacilingve: Kinyarwanda), la francan, kaj la anglan kiel oficialajn lingvojn.

Pli ol 120 (cent dudek) milionoj da homoj parolas la svahilan lingvon tutmonde, kaj la lingvo jam servas kiel interlingvo en orienta Afriko.

UEA Anoncas Novajn Redaktorojn por Revuo "Esperanto"

Dima Ŝevĉenko, pupo, kaj Anna Striganova
La Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncis antaŭnelonge la rezulton de la elekto por redakcio de la revuo "Esperanto". Tamen, la revuo ne havos nur unu redaktoron, sed, je la unua fojo en ĝia historio, ĝi havos fakte du redaktorojn. Ili estas geedza paro, kaj nomiĝas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

La anonco venas post krizo ĉe la revuo. Ili starigos apartan retejon por la revuo.

2017-02-13

Centoj da Balenoj Mortis sur Novzelanda Plaĝo

Voluntuloj helpas la balenojn
Voluntuloj helpas la balenojn (Foto: DOC NZ)
Centoj da balenoj algrundiĝis sur plaĝon ĉe Farewell Spit, Novzelando, dum la lastaj kelkaj tagoj. Voluntuloj kaj laborantoj de la novzelanda registara Fako de Konservado klopodis savi la balenojn. Ĉirkaŭ 400 (kvarcent) balenoj mortis pro la elakviĝo, Pli ol 200 (ducent) balenoj reflosigis sin en la akvon, kaj do savis sin.

Helpis la balenojn multaj voluntuloj de Project Jonah, novzelanda balensava bonfarado.

Kanada Ĉefministro Justin Trudeau Renkontas Usonan Prezidenton Donald Trump

Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
Justin Trudeau, ĉefministro de Kanado
La ĉefministro de Kanado Justin Trudeau hodiaŭ renkontis la Prezidenton de Usono Donald Trump. La estroj de la najbaraj amerikaj landoj renkontis en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono.

La paro diskutis ekonomiajn kaj laborajn aferojn, kaj ankaŭ diskutis virinajn rajtojn kune kun Ivanka Trump, la filino de Prezidento Trump.

Kvankam Trudeau antaŭe kritikis la usonan politikon pri rifuĝintoj (homoj kiuj fuĝas el lando al alia lando por sendanĝereco) el Sirio, Trudeau diris, ke li ne prelegas al Trump, sed montras anstataŭe pozitivan politikan ekzemplon en Kanado.

Trump jam renkontis kaj parolis kun multaj estroj de diversaj landoj dum la lastaj kelkaj semajnoj, inkluzive Abe Shinzō el Japanio, kaj Theresa May el Unuiĝinta Reĝlando.

Granda Lavango Mortigas Kvar Homojn en Francio

Neĝo ĉe Tignes
Tignes, skia feriejo en Francio (Foto: el Vikepedio)
Granda lavango (granda ekglito de kuŝanta neĝo laŭ monto-flanko) mortigis hodiaŭ almenaŭ kvar homojn. Tio okazis ĉe Tignes, kiu estas skia feriejo en sud-orienta Francio.

La lavango ekglitis subite kaj dronis la skiantojn sub la neĝo. La mortintoj ĉiuj estis francoj.

Ebla Diga Disfalo Kaŭzas Krizan Evakuadon en Kalifornio

Flago de Kalifornio
Flago de Kalifornio
Kriza evakuado de preskaŭ 200.000 (ducent mil) homoj okazas en norda Kalifornio en Usono, pro timo de diga (digo: granda muro en lago por reteni la fluon de akvo el la lago) disfalo kaj ebla inundo (grandega amaso da akvo).

Dum multaj jaroj Kalifornio suferis pro manko de pluvo, sed post multaj antaŭnelongaj pluvoj la akvoj kreskegis kaj kaŭzis trofluadon da akvo ĉe la Oroville Digo. Se la digo disfaliĝus, tio kaŭzos ekfluon kiel subitan akvan muron, ĝis alteco de dek metroj.

UEA-Alvoko por Zamenhofjaro

UEA (Universala Esperanto-Asocio)
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
La UEA (Universala Esperanto-Asocio) alvokas por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro". La limdato estas la 14an (dek kvaran) de februaro, 2017 (dumil dek sep).

2017-02-12

Germana registaro elektis Sinjoron Steinmeier esti Prezidento

Frank-Walter Steinmeier, elektita Prezidento de Germanio
Frank-Walter Steinmeyer,
elektita Prezidento de Germanio
Sinjoron Frank-Walter Steinmeier hodiaŭ elektis la germana registaro pro la pozicio de Prezidento de Germanio. Li komencos esti la prezidento de Germanio je la 19a (dek naŭa) de marto, 2017 (dumil dek sep).

Li estas tre populara politikisto, kaj gajnis 931 (naŭcent tridek unu) voĉdonojn el tuta sumo da 1.260 (mil ducent sesdek) voĉdonoj.

Politike li estas membro de la germana Socialista Demokratia Partio (SPD). Li kritikis antaŭnelonge la tiaman usonan prezident-kandidaton Donald Trump, ĉar li diris, ke Trump estas predikanto de malamo. La labora pozicio estas ĉefe ceremonia. Li havas 61 (sesdek unu) jarojn.

Misilo-testo ĉe Nord-Koreio kondamnita

Flago de Nord-Koreio
Flago de Nord-Koreio
Testo de misilo (raketa pafaĵo) hodiaŭ el Nord-Koreio allogis kondamnon de Japanio, Sud-Koreio, kaj Usono. Tiajn testojn ne permesas la Unuiĝintaj Nacioj al Nord-Koreio.

La ĉefministro de Japanio, Abe Shinzō, diris, ke la testo estis tute ne tolerebla. Usona Prezidento Donald Trump diris, ke Usono staras pro Japanio 100% (cent procento). Ĉinio ne jam komentis.  La ĉefestro de Nord-Koreio, Kim Jong-un, laŭdis la teston.

La misilo flugis 500 (kvincent) kilometrojn el testejo en Nord-Koreio. Ĝi atingis la maron inter la korea duoninsulo kaj Japanio. Kontraŭ la internacia leĝo Nord-Koreio intencas havi programon de nukleaj misiloj.

Pri ni

Kio?
Ĉi tiu retejo "Morgaŭo" estas esplora projekto por eltrovi, ĉu eblas krei ĉiutagan novaĵan servon en simpla Esperanto, por helpi lernantoj legi kaj progresi sian lingvan scipovon.

Kial?
Mankas al la mondo vere sendependa simpla novaĵa servo en Esperanto. Kial ne faru tion?

Kia?
Jen la celo: la artikoloj devas esti skribitaj en simpla Esperanto, kun ne pli ol 100 vortoj (pli-malpli) en ĉiu artikolo, kaj prefere kun neŭtrala starpunkto. Ĉiu artikolo devas esti sufiĉa interesa por la tuta mondo, kaj ne nur por loka intereso.

Kiu?
La sola laboranto kaj redaktoro nuntempe estas Damon Lord, kimra Esperantisto kaj membro de la Esperanto-Asocio de Britio. Li esploras ligojn nun kun certa grupo por kunlabori en la estonteco. Kontaktu min ĉe: damonlordauthor (ĉe) damonlord (punkto) net.

Kiam?
Ĉi tiu retejo "Morgaŭo" lanĉiĝis je la 12a de februaro, 2017. La projekto minimume daŭros ĝis la 14an de aprilo 2017. Mi decidos tiam, ĉu daŭri aŭ ne.

Kiel?
"Morgaŭ" intencas esplori, ĉu tiu ĉi ja eblas fari simplan novaĵan servon dum la sekvantaj kelkaj monatoj. Se oni sukcesas, ni eble akiros domajnan nomon kaj eble ankaŭ ŝanĝos la nomon aŭ lokon de la novaĵa servo, laŭ bezono.

(ĝisdatigita 08mar2017)