|
Voluntuloj helpas la balenojn (Foto: DOC NZ) |
Centoj da balenoj algrundiĝis sur plaĝon ĉe Farewell Spit, Novzelando, dum la lastaj kelkaj tagoj. Voluntuloj kaj laborantoj de la
novzelanda registara Fako de Konservado klopodis savi la balenojn. Ĉirkaŭ 400
(kvarcent) balenoj mortis pro la elakviĝo, Pli ol 200
(ducent) balenoj reflosigis sin en la akvon, kaj do savis sin.
Helpis la balenojn multaj voluntuloj de
Project Jonah, novzelanda balensava bonfarado.