Morgaŭo feliĉe anoncas hodiaŭ, ke la klopoda periodo finiĝis sukcese. La celo ĝis nun de Morgaŭo estis provi porti al la Esperanto-mondo simplan mallongan novaĵservon, kaj feliĉe ni povas anonci, ke la rezultoj de la eksperimento montras, ke Morgaŭo povos esti daŭre sukcesa. Pro tio, ni haltigas la nunan klopodon, kaj intencas re-lanĉi plene Morgaŭon pli bele, pli forte, kaj pli grande post mallonga tempo.
Ni dankas al ĉiuj el la subtenantoj, legantoj kaj kontribuintoj ĝis nun, kaj kore promesas, ke Morgaŭo revenos en junio 2017!
ĜIS JUNIO!!!
Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.
2017-04-25
2017-04-14
Novaĵo pri Morgaŭo baldaŭ....
Bonvole atendu, ni anoncos freŝan bonan novaĵon pri Morgaŭo baldaŭ. Ni dankas vin por via daŭra subteno de ĉi tiu projekto.
2017-04-04
Tertremo ĉe la Filipinoj
Mapo de la tertremo (foto-fonto) |
Terorista atako en la metroo de Sankt-Peterburgo
Hieraŭ okazis bomba eksplodo en la metroo de la rusa urbo Sankt-Peterburgo. 14 (dek kvar) homoj mortis pro la terorista atako. Dekoj da homoj estis vunditaj. Laŭ la rusaj enketistoj (tiuj, kiuj esploras pri la afero por eltrovi informon), la atakinto estis ruso, kiu naskiĝis en Kirgizio. La atakinto nomiĝas Akbarzhon JALILOV. La rusa prezidento Vladimir PUTIN esprimis kondolencojn por la viktimoj.
2017-04-03
Reformado de Tokia Elektropova Kompanio
Enoficiĝonta prezidanto de Tokia Elektropova Kompanio
KAŬAMURA Takaŝi donis gazetaran konferencon en Tokio la 3-an de aprilo, 2017.
Tie li diris, ke teamo de eksteraj direktoroj estos organizata por reformadi la
kompanion. Li ankaŭ emfazis, ke li antaŭenpuŝos restrukturadon kaj
re-aktivigadon de nukleaj centraloj por la kompanio por financigi kompensadon
al viktimoj de la akcidento ĉe Fukuŝima Unua Nuklea Centralo kaj ĝian malmuntadon.
Fukuŝima Unua kripliĝis pro la grandega tertremo kaj sekvintaj cunamoj
okazintaj en la 11-a marto de 2011.
de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.
de gast-kontribuanto Bonakuraĝo.
2017-04-01
Lingva ŝanĝo ĉe Morgaŭo
toki pona |
mi weka e toki Epelanto. tenpo ni, la mi wile toki e toki pona. sitelen ni li toki pona. o pona.
2017-03-22
Terorista atako en Londono
Westminster (foto-fonto) |
2017-03-20
Breksiĝo komenciĝos la 29an de marto
Breksiĝo (foto-fonto) |
2017-03-19
Kanada instruistino gajnas "Monda Instruisto"-premion
Maggie MacDonnell (foto-fonto) |
Ŝi instruas en regiono, kie estas sanproblemoj, sociaj problemoj, sinmortoj, alkoholuzado, kaj droguzado inter la junuloj. Ŝi fondis programojn inter la studentoj por plibonigi iliajn vivojn.
2017-03-16
Eŭropo trankviliĝas kaj festas pro nederlanda elektada gajno de Rutte
Mark RUTTE festas (foto-fonto) |
2017-03-15
Nederlando voĉdonas
Nederlanda parliamento |
2017-03-14
Neĝoŝtormo ekfalas sur nord-orientan Usonon
Centra Parko, Novjorko sub neĝo |
La neĝo kaŭzas problemojn por pli of 50 (kvin dek) milionoj da homoj. Oni konsilas tiujn en la tuŝatajn lokojn ne eliri la domon dum la ŝtormo; tamen en Novjorko, kelkaj homoj eĉ skias tra la Centra Parko.
2017-03-13
Plano: Dua referendumo por skota sendependeco
Nicola Sturgeon |
2017-03-12
La Papo anoncas viziton al paca Kolombio
La flago de Kolombio |
Lastjare en novembro la registaro de Kolombio kaj ribela marksista-leninista grupo FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) finfine konsentis al paca akordo, post jardekoj da enlanda milito inter la ribeloj kaj la registara armeo.
2017-03-11
Anglio gajnas en la Ses-Nacia Rugbea Turniro
Ses-Nacia Rugbea Turniro |
En la turniro, ses landoj konkursas. Pro tio, la konkurso, aŭ turniro, estas nomata Ses-Nacia Rugbea Turniro. La ses landoj kiuj konkursas estas: Anglio, Francio, Irlando, Italio, Kimrio, kaj Skotlando.
2017-03-10
Sud-korea Prezidentino Park Geun-hye elpostenigita
Park Geun-hye (foto-fonto) |
Bataloj inter policistoj kaj protestantoj okazis hodiaŭ en la stratoj de Seulo. La ĉefurbo de Sud-Koreio, Seulo, gastigos la esperantan Universalan Kongreson en julio 2017.
2017-03-09
Viro atakis kvin homojn per hakilo en Düsseldorf
Düsseldorf fervojstacidomo (foto-fonto) |
2017-03-08
Peugeot-Citroen aĉetas rivalajn aŭto-fabrikantojn Vauxhall/Opel
Peugeot |
Kun Vauxhall, Opel, Peugeot kaj Citroën ĉiuj en la sama komerca grupo, la Groupe PSA estas la due plej granda aŭto-firmao en Eŭropo. La unue plej granda estas la rivala Volkswagen.
Feliĉan Internacian Tagon de Virinoj
Internacia Tago de Virinoj (foto-fonto) |
Laŭ Vikipedio: "Tiu ĉi tago estas grava festotago pri la atingitaj ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rezultoj de virinoj."
2017-03-07
Laŭ Wikileaks, la CIA povas kodspioni vian televidilon
Wikileaks |
Wikileaks estas retejo, kiu eldonas sekretajn dokumentojn ofte kontraŭleĝe sen permeso de la eldonanta instanco.
2017-03-06
Kritikantoj plendas nur pri geja protagonisto el Disney-a filmo pri amo inter virino kaj besto
Josh Gad, kiu rolludas LeFou |
La filmo estas ĉefe pri amo de bela virino kaj bova monstro, t.e. (tio estas) la besto, kiuj enamiĝas unu kun la alia. Tamen, por rusaj cenzuristoj, la ebleco havi en la filmo malgravan gejan protagoniston estis sufiĉa, por ke la filmo ne estu permesata en Rusio por tiuj pli june ol 16 (dek ses) jarojn. Lau la rusaj cenzuristoj, la filmo disdonas "gejan propogandon al junuloj", kiu estas kontraŭ rusa leĝo.
LeFou estas la unua geja protagonisto kiun Disney kreis.
2017-03-05
Okazis spiona subaŭskultado de telefonvokoj ĉe Trump Towers, laŭ usona Prezidento Trump
Trump uzas poŝtelefonon (foto-fonto) |
Kaj Barack Obama, la tiama prezidento de Usono, kaj la eks-estro de la usona spiona instanco, James Klapper, ambaŭ negis la postulon de Trump.
2017-03-04
Ĉinio plikreskigas militisto-servan elspezon je 7%
Ĉina vic-minstro por eksterlandaj aferoj, Fu Ying (foto-fonto) |
Frue ĉi-semajne, usona Prezidento Donald Trump anoncis, ke la elspezo por la usona militisto-servo pligrandigas je 10% (dek procento).
2017-03-03
Usona Prokuroro Jefferson Sessions forlasas pozicion en FBI-enketo
Jeff Sessions (foto-fonto) |
Politikaj kritikantoj nun postulas, ke Sessions devas abdiki sian pozicion de prokuroro. Parolante pri la afero, usona Prezidento Donald Trump defendis Porkuroron Sessions kontraŭ la kritikaj akuzoj.
2017-03-02
Akvo refluas el la kranoj ĉe Santiago, Ĉilio
La Rivero Maipo (foto-fonto) |
Oni diris, ke oni devas ne trinki la akvon ĝis la rivero estas denove klara. Restoracioj, lernejoj, kaj komercoj ne rajtis malfermi dum la akva manko. Nun la plej multe da partoj de la urbo nun povas denove ricevi puran akvon.
Dum la inundoj, 3 (tri) homoj mortis.
2017-03-01
Tamil Nadu malpermesas trinkaĵojn Kokakolaon kaj Pepsi
Coca-Cola |
Oni ankaŭ protestis kontraŭ la trinkaĵojn ĉar ili enhavas multan sukron, kiu estas malbonsana.
2017-02-28
La Ludoj de la Komunumo de Nacioj tro kostas por Sud-Afriko
Durban 2022 |
La angla urbo Liverpolo jam anoncis, ke tio volas gastigi la Ludojn anstataŭe, se Durban ne povas gastigi.
La Komunumo de Nacioj estas grupo de landoj kiuj kunhavas komunumajn kulturon, historion, lingvon kaj fidon je demokratio, homaj rajtoj kaj leĝoj. Ĝi enhavas 53 (kvindek tri) landojn, plejparte landojn de la antaŭa brita imperio.
Se la ludoj ankoraŭ okazus en Durban, tio estos la unua fojo, ke tiuj Ludoj okazas en Afriko.
Du turistoj flugos ĉirkaŭ la Luno en 2018
Imaga bildo de SpaceX-kospoŝipo (foto-fonto) |
La plano estos uzi la SpaceX-kosmoŝipon Falcon Heavy (Falko Peza), kiu fakte ne jam eĉ flugas, por vojaĝi tian profundan kosmon. SpaceX planas vojaĝi al Marso en 2020 (dumil dudek).
2017-02-27
Granda eraro ĉe la Oscar-premioj
Oscar-Premio (foto-fonto) |
La ĝusta gajanto de la premio por la plej bona filmo estas fakte la filmo "Moonlight".
2017-02-26
Esperanto-ekzameno-tago okazos en junio 2017
Esperanto KER Ekzamenoj |
Por pli da informo pri la ekzamenoj, vizitu edukado.net
2017-02-25
Sorĉado kontraŭ Trump
Oranĝa kandelo |
La Papo sugestas, ke pli bonas esti ateisto ol hipokrita katoliko
Lia Moŝto, La Papo Francisko |
Lia Moŝto La Papo Francisko ankaŭ diris en la jaro 2013, ke oni devus rigardi ateistojn kiel bonajn homojn, se ateistoj faras bonan agadon.
2017-02-24
Trump: La Muro estos konstruita pli rapide ol atendite
La ebla Trump-Muro (foto-fonto) |
La promeso venis unu tagon post la vizito de la enlanda kaj la landsekureca usonaj sekretarioj vizitis la ekvivalentajn ministrojn en Mesik-Urbo. Trump antaŭe diris, ke li pagigos Meksikion por la Muro, sed Meksikio ne konsentis.
Venenigo de Kim Jong-nam uzis VX-nervan venenon, laŭ malajzia polico
Venenintino Doan Thi Huong |
Sud-Koreio kulpigas Nord-koreion por la mortigo, sed la malajziaj policanoj kulpigas nur nord-koreojn. La policanoj ankoraŭ serĉas kelkajn nord-koreojn pri la afero. Kim Jong-nam mortis je la 13a (dek tria) de februaro, kiam du virinoj viŝis venenolikvan tukon sur lian visaĝon. La mortinto estis la duon-frato de la nuna estro de Nord Koreio Kim Jong-un.
Malajzio jam arestis multajn homojn, inkluzive la venenintajn virinojn, sed la virinoj protestis. La virinoj kredis, ke ili nur partoprenis je petolado (ŝerca afero).
2017-02-23
NASA malkovras novan planedaron
Imaga bildo de la sep ekstersunasistemaj planedoj (bildo-fonto: NASA-JPL/Caltech) |
Kio estas aparta pri tiuj planedoj? Ili ĉiuj estas simila al nia planedo. Neniam antaŭe oni trovis tian amason da multaj planedoj en la sama stela sistemo. Povas esti, ke ili havus likvan akvon sur unu el la planedoj. Likva akva estas bezonata por vivokapablo, kiel ni teranoj nuntempe konas science vivokapablon.
2017-02-22
Granda pando Bao Bao forlasas Usonon
Aparta FedEx-aeroplano kun bildo de Bao Bao, kiu kondukos la grandan pandon al Ĉinio (foto-fonto) |
Pandoj pro rareco estas protektitaj bestoj, kaj nombras entute malpli ol 2.000 (dumil). Kiam ŝi sesjariĝas, Bao Bao aliĝas en bestobredadan programon por bredi la sekvan generacion.
2017-02-21
Laŭ Juncker, Unuiĝinta Reĝlando ricevos grandan fakturon pro Breksiĝo
Jean-Claude Juncker, Prezidento de la Eŭropa Komsiono (foto-fonto) |
senkoste", kaj li ankaŭ promesis malfacilajn negociojn.
Post la Breksiĝo-referendumo en 2016, kiam la popolo de Britio apenaŭ voĉdonis forlasi la Eŭropan Union, okazis multa konfuzo pri la kondiĉoj de la eliro. La Breksiĝo ne povas esti oficiale dimplomatie diskutataj, ĝis Britio formale sciigas ke la eliro komencas laŭ la reguloj en Artikolo 50 (kvindek) de la Lisbona Traktato.
Hodiaŭ en la brita registara supera ĉambro, la tiel nomita Domo de la Lordoj, oni debatas la proponitan novan leĝon, por permesi laŭ brita leĝo la eliron.
Voĉdonado komencas por "Teo kaj Amo" konkurso
"Teo kaj Amo" konkurso (foto-fonto) |
Oni estas invitita voĉdoni, kaj povas nun tiel partopreni por elekti la 10 (dek) plej ŝatatan ekde hodiaŭ, ĝis la 10a de aprilo, 2017 (dumil dek sep). Por voĉdoni, iru al Ĉina Radio Internacia.
Kvin homoj mortis, kiam aeroplano kraŝis sur butikumejon en Aŭstralio
Jen la aeroplano, kiu kraŝis (foto-fonto) |
Kvar el la mortintoj estis usonanoj. La butikumejo ne jam malfermis por la mateno, do bonŝance neniu estis en la butikumejo.
2017-02-20
Malsatega krizo deklarita en partoj de Sud-Sudano
Sud-Sudano |
Ankaŭ ĉirkau kvin milionoj da homoj urĝe bezonas mangaĵon. La ekonomia inflacio ankaŭ kontribuas al la kriza situacio, kaj en partoj, nenia pluvo falis dum la lastaj du jaroj. La Monda Manĝaĵo-Programo (World Food Programme, WFP) urĝas rapidan agadon.
Rusa Ambasadoro al UNo Vitalij Ĉurkin mortas
Vitakij Ĉurkin (foto-fonto) |
La ambasadoro de Rusio al la Unuiĝintaj Nacioj (UNo), Vitalij Ĉurkin, forpasis hodiaŭ en Novjorko, Usono.
Kiel honorita diplomatio, li servis kiel ambasadoro al la UNo ekde 2006 (dumil ses). Morgaŭ estus lia 65a (sesdek kvina) naskiĝtago.
2017-02-19
Trump kaŭzas konfuzon en Svedio
Svedio: konfuzita |
Tamen, nenio okazis tiel en Svedio, fakte dum la lastaj kelkaj tagoj. La sveda ambasadoro en Usono nun demandas al la usona registaro por lerni kio fakte okazis en Svedio, ĉar la svedoj mem ne povas diveni, pri kio Trump babilis.
Tio ne estas la unua fojo, ke unu el la registaro de Trump citis eventon, kiu vere ne okazis. En jaro 2017, Kellyanne Conway, konsilanto al la Prezidento, parolis pri supoza masakro ĉe Bowling Green, Kentukio, Usono. Tamen la supoza masakro neniam fakte okazis.
SpaceX lanĉas sukcese raketon de Florido
SpaceX raketo Falcon 9 (foto-fonto) |
Usona privata firmao SpaceX hodiaŭ lanĉis la raketon Falcon 9 sukcese. La lanĉo okazis la unuan fojon ĉe Cape Canaveral, en Florido, Usono, de la Kennedy-Kosmo-Centro. Ĝi estis la dua provo lanĉi ĉi tiun raketon.
La raketo reprovizos la Internacian Kosmo-Stacion.
Iraka Armeo Klopodas Rekapti Urbon Mosul
Flughaveno ĉe Mosul antaŭe (foto-fonto) |
La orientan parton de la urbo Mosul jam kaptis la iraka armeo, kaj ili nun komencas ataki Daiŝon en la okcideta parto de la urbo. La iraka armeo jam atingas kelkajn partojn de la urbo apud la flughaveno, kaj tiuj partoj estas nun iraka, ne daiŝa, je la unua tempo ekde tri jaroj.
Usono kondukos mararmean patroladon en la Sudĉina Maro
USS Carl Vinson (foto-fonto) |
Laŭ la apudaj landoj, tiu maro apartenas al tiuj diversaj landoj ĉirkaŭ la maro. Tamen ili disputas inter si kiom da la maro apartenas al kiu lando. La landaj registaroj kiuj diras ke ili posedas la maron, aŭ partojn de la maro, estas Ĉinio, Tajvano, la Filipinoj, Vietnamio, Malajzio, kaj Brunejo.
Dum la lastaj kelkaj jaroj, Ĉinio konstruis novajn insulojn en la maro, kaj diris, ke ili defendas siajn rajton al la maro, sed kun kritiko de aliaj landoj. La maro plej ofte nomiĝas la Sudĉina Maro, sed en Vietnamio ĝi nomiĝas la Orienta Maro, kaj en la Filipinoj ĝi nomiĝas la Okcidenta Filipina Maro, aŭ la Maro de Luzon.
2017-02-18
Elektado Morgaŭ por Nova Prezidento de Ekvadoro
Ekvadora Prezidento Rafael Correa (foto-fonto) |
La ĉefaj kandidatoj estas:
- Cynthia Viteri, advokato: ŝi promesas pliajn laboreblecojn kaj impostmalleviĝon.
- Lenin Moreno, la nuna vicprezidento: li promesas pliajn rajtojn por handikapuloj.
- Guillermo Lasso, bankisto: li promesas plian investadon enlanden, kaj impostmalleviĝon.
Usono ja subtenas NATOn, laŭ usona Vicprezidento Pence
Usona Vicprezidento Mike Pence (foto-fonto) |
Pence tamen diris, ke aliaj landoj, krom Estonio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Grekio, kaj Pollando, ne pagas sufiĉe por sia milito. Laŭ NATO-celoj, la kontribuoj devas esti minimume je 2% (du procento).
2017-02-17
Verkisto kaj artisto Dick Bruna forpasis
Dick Bruna kaj Nijntje (foto-fonto) |
"Falsa novaĵo", deklamas Prezidento Trump al ĵurnalistoj
Usona Prezidento Donald Trump (foto-fonto) |
Dum la ĵurnalista konferenco, li kritikis longtempe forte la ĵurnalistojn kaj atakis vorte la novaĵajn servojn kiuj demandis pri ligoj al Rusio, pri la ordono ne permesi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, kaj pri aliaj temoj ne-plaĉaj al li. Li rifuzis respondi al demandoj de kelkaj ĵurnalistoj, deklamante, ke ili estas "falsa novaĵo".
Inter liaj vortaj atakoj, li ankaŭ anonis, ke la nova sekretario (ministro) pro laboro estas Alex Acosta. Trump ankaŭ parolis pri sia laboro, ke li onidire faras bonegan laboron.
Li ankaŭ deklamis, ke nova ordono venos por eligi enmigrantojn el certaj islamaj landoj, depost lia antaŭa ordono estis nuligita en leĝaj tribunaloj.
2017-02-16
Teroristaj atakoj de Daiŝo (Islama Ŝtato) mortigas dekojn en Pakistano kaj Irako
La Sanktejo de Lal Shahbaz Mazaar en Sehwan, Pakistano |
La bombo en Bagdado eksplodis en aŭtovendejo en la okcidenta kvartalo de la urbego, kaj ĉirkaŭ 50 (kvindek) homoj mortis tie. Pli ol 50 (kvindek) ankaŭ suferis lezon (grava doloro, domaĝo, aŭ difektiĝo). Tio estis la tria bombo-atako de Daiŝo dum la lastaj tri tagoj.
La atako en Sehwan estis ĉe sanktejo, kie multaj homoj venis por preĝi. Sinmortigisto eksplodis sian bombon en la sanktejo. Preskaŭ 80 (okdek) homoj jam mortis. Pli ol 250 homoj suferis lezon.
Daiŝo akceptis kulpon por la atakoj.
Demokratia Respubliko Kongo ne povas pagi por starigi elektadon
Joseph Kabila |
La nuna Prezidento Joseph Kabila jam estis elektita dufoje po sesjara prezidenteco. Laŭ la landa leĝo, oni ne permesas iun ajn elektitiĝi trifoje. Opoziciaj politikistoj kritikas la decidon.
2017-02-15
Trump esploras aliajn solvojn krom la du-ŝtata solvo por Mezoriento
Trump kaj Netanyahu |
Israelo regas la landon tradicie judan en la konflikto, sed parto de la lando volas esti regita de palestinanoj mem. Multaj fundamentistaj palestinanoj volas forigi perforte la judojn tute el la lando.
La politiko de Usono dum dekoj da jaroj estis, ke la solvo por tiu konflikto estos havi du ŝtatojn en la regiono. Nuntempe la sola ŝtato vaste rekonata estas tio de Israelo. Tamen, en tute granda ŝanĝo, Trump forlasas la antaŭan usonan politikon pri la krizo, kaj nun sugestas, ke aliaj eblecoj povas esti esploritaj.
Kim Jong-nam mortigita en Malajzio
Kim Jong-nam en 2001 |
La plej maljunan fraton, Kim Jong-nam, de la nord-korea ĉefestro, Kim Jong-un, mortigis virino hieraŭ en flughaveno en Malajzio. Kim Jong-nam estis ekzilulo (ekzilo: stato kiam oni estas forigita el hejmlando sen permeso por reveni) el sia gepatra lando, kaj vojaĝis per falsa pasporto sub falsa nomo Kim Chol.
Kim Jong-nam intencis vojaĝi al Makao, kiam la virino venenis lin en subita atako ĉe la flughaveno en la malajzia urbego Kuala-Lumpuro. La malajzia policistoj arestis ŝin.
La registaro de Nord-Koreio nun postulas, ke la korpo de Kim Jong-nam revenas al ŝia hejmlando. Malajzio ne jam konsentas al la postulo.
2017-02-14
Kameruno ekhaltigas interretan servon
Flago de Kameruno |
La manko de interreto venas onidire kiel puno kontraŭ la urboj Beau kaj Bamenda en la anglalingvaj partoj, kiuj dum antaŭnelongaj tempoj protestis kontraŭ lingvaj leĝoj en Kameruno. En Kameruno la ĉefurbo Yaounde devigas laŭleĝe la anglalingvajn partojn de la lando uzi la francan lingvon. Tiu leĝo
diskriminacias la anglaparolantojn.
Subscribe to:
Posts (Atom)