|
Lia Moŝto, La Papo Francisko |
Dum prelego en Vatikano je ĵaŭdo, la Papo
(ĉefpastro de la romkatolika eklezio) sugestis, ke estas pli bone vivi kiel ateisto
(iu kiu ne kredas je Dio), ol esti hipokrita katoliko. La Papo kritikis homojn, kiuj diras, ke ili laŭdire kondukas kristanajn vivojn, sed laŭ agoj fakte ne kondukas tiajn vivojn. La ĉefa celo de lia prelego estis esence: praktiku kion vi predikas.
Lia Moŝto La Papo Francisko ankaŭ diris en la jaro 2013, ke oni devus rigardi ateistojn kiel bonajn homojn, se ateistoj faras bonan agadon.