Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2017-04-01

Lingva ŝanĝo ĉe Morgaŭo

toki pona
toki pona
Hodiaŭ ni bedaŭras anonci, ke la kontribuantoj kaj redaktoro de Morgaŭo decidis ŝanĝi la lingvon de Morgaŭo. Ekde nun, la lingvo de Morgaŭo estos la lingvo toki pona, kiun ni elektis, ĉar ĝi estas pli simpla ol Esperanto. Toki pona estas "lingvo simpla/bona" en la lingvo toki pona. Ni ankaŭ ricevis konsilon, ke oni opinias, ke la lingva nivelo de Esperanto en ĉi tiu retejo estas tro malfacila por la kontribuantoj. Pro tio, Morgaŭo renomiĝos "sitelen pi tenpo kama" (paĝo de tempo venonta).

mi weka e toki Epelanto. tenpo ni, la mi wile toki e toki pona. sitelen ni li toki pona. o pona.

2017-03-22

Terorista atako en Londono

Westminster
Westminster
(foto-fonto)
Hodiaŭ okazis terorista atako en Londono, en la registara kvartalo Westminster. Laŭ la BBC, kvar homoj jam mortis pro la atako. Policanoj pafis la atakanton.

2017-03-20

Breksiĝo komenciĝos la 29an de marto

Breksiĝo
Breksiĝo
(foto-fonto)
La ĉefministrino de la Unuiĝinta Reĝlando, Theresa MAY, hodiaŭ anoncis, ke la procedo por Breksiĝo komenciĝos la 29an (dudek naŭan) de marto, 2017 (dumil dek sep). La Unuiĝinta Reĝlando formale devas sciigi al la Eŭropa Unio, ke la eliro komencas laŭ la reguloj en Artikolo 50 (kvindek) de la Lisbona Traktato. May kaj ŝia registaro havos nur du jarojn por diskuti la eliron, kaj la eliro de Britio el la Eŭropa Unio finfine okazos en marto 2019 (dumil dek naŭ).

2017-03-19

Kanada instruistino gajnas "Monda Instruisto"-premion

Maggie MacDonnell
Maggie MacDonnell
(foto-fonto)
Kanada instruistino Maggie MacDonnell gajnis ĉi-semajnfine premion de miliono da usonaj dolaroj. por ŝia aktiveco en instruado, pere de la Global Teacher Prize (Monda Instruisto-Premio). Ŝi instruas ĉe la Ikusik lernejo en Salluit, kiu estas malvarmega, izolita (tre fora) vilaĝo en la kanada arkta regiono.

Ŝi instruas en regiono, kie estas sanproblemoj, sociaj problemoj, sinmortoj, alkoholuzado, kaj droguzado inter la junuloj. Ŝi fondis programojn inter la studentoj por plibonigi iliajn vivojn.

2017-03-16

Eŭropo trankviliĝas kaj festas pro nederlanda elektada gajno de Rutte

Mark RUTTE festas
Mark RUTTE festas
(foto-fonto)
Mark RUTTE povas eble regajni la postenon de ĉefministro de Nederlando, ĉar lia partio estis la plej populara en la nederlanda voĉdono. La kontraŭ-enmigrada, kontraŭ-EUa (Eŭropa Unio), kontraŭ-islama partio de la ekstremisto Geert WILDERS nur sukcesis gajni duan vicon. Homoj en la tuta Eŭropo festis la gajnon. Angela MERKEL, la germana kancelierino, diris, ke la gajno estis "bona tago por demokratio".

2017-03-15

Nederlando voĉdonas

Nederlanda parliamento
Nederlanda parliamento
Hodiaŭ Nederlando voĉdonas por nova registaro. Du el la plej popularaj kandidatoj estas Mark RUTTE, de centra-dekstra partio, kaj la ekstremdekstra Geert WILDERS, kiu staras kontraŭ islamo, la Eŭropa Unio, kaj enmigrado. 28 (dudek ok) partioj entute konkursas por gajni 150 (cent kvindek) parliamentajn (registarejo) postenojn.