Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

Showing posts with label Lingvo. Show all posts
Showing posts with label Lingvo. Show all posts

2017-04-01

Lingva ŝanĝo ĉe Morgaŭo

toki pona
toki pona
Hodiaŭ ni bedaŭras anonci, ke la kontribuantoj kaj redaktoro de Morgaŭo decidis ŝanĝi la lingvon de Morgaŭo. Ekde nun, la lingvo de Morgaŭo estos la lingvo toki pona, kiun ni elektis, ĉar ĝi estas pli simpla ol Esperanto. Toki pona estas "lingvo simpla/bona" en la lingvo toki pona. Ni ankaŭ ricevis konsilon, ke oni opinias, ke la lingva nivelo de Esperanto en ĉi tiu retejo estas tro malfacila por la kontribuantoj. Pro tio, Morgaŭo renomiĝos "sitelen pi tenpo kama" (paĝo de tempo venonta).

mi weka e toki Epelanto. tenpo ni, la mi wile toki e toki pona. sitelen ni li toki pona. o pona.

2017-02-14

Kameruno ekhaltigas interretan servon

Flago de Kameruno
Flago de Kameruno
Kameruno ekhaltigis interretan servon en la anglalingvaj partoj de la lando. La servo haltis je la mezo de januaro 2017 (dumil dek sep). La retiro de la interreto estas kontraŭ internacia leĝo, laŭ spertulo de la Unuiĝintaj Nacioj, David Kaye.

La manko de interreto venas onidire kiel puno kontraŭ la urboj Beau kaj Bamenda en la anglalingvaj partoj, kiuj dum antaŭnelongaj tempoj protestis kontraŭ lingvaj leĝoj en Kameruno. En Kameruno la ĉefurbo Yaounde devigas laŭleĝe la anglalingvajn partojn de la lando uzi la francan lingvon. Tiu leĝo
diskriminacias la anglaparolantojn.

Ruando faras leĝon pro adopto de la svahila lingvo

Ruando
Ruando

La ruanda registaro faras novan leĝon aldoni plian lingvon al la listo de siaj oficialaj naciaj lingvoj. La nova oficiala lingvo estas la svahila lingvo (svahila: Kiswahili).

Adopto de la svahila lingvo helpos Ruandon paroli kun siaj najbaroj en orienta Afriko. Ili jam havas la ruandan (nacilingve: Kinyarwanda), la francan, kaj la anglan kiel oficialajn lingvojn.

Pli ol 120 (cent dudek) milionoj da homoj parolas la svahilan lingvon tutmonde, kaj la lingvo jam servas kiel interlingvo en orienta Afriko.

UEA Anoncas Novajn Redaktorojn por Revuo "Esperanto"

Dima Ŝevĉenko, pupo, kaj Anna Striganova
La Universala Esperanto-Asocio (UEA) anoncis antaŭnelonge la rezulton de la elekto por redakcio de la revuo "Esperanto". Tamen, la revuo ne havos nur unu redaktoron, sed, je la unua fojo en ĝia historio, ĝi havos fakte du redaktorojn. Ili estas geedza paro, kaj nomiĝas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

La anonco venas post krizo ĉe la revuo. Ili starigos apartan retejon por la revuo.

2017-02-13

UEA-Alvoko por Zamenhofjaro

UEA (Universala Esperanto-Asocio)
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
La UEA (Universala Esperanto-Asocio) alvokas por labori por Gazetara Kampanjo "Zamenhofjaro". La limdato estas la 14an (dek kvaran) de februaro, 2017 (dumil dek sep).