Hieraŭ la nederlanda verkisto kaj artisto Dick Bruna forpasis dum lia dormo. Li venis el la nederlanda urbo Utrecht, kaj estis 89 (okdek naŭ) jaraĝa. Li verkis kaj ilustris pli ol 200 (ducent) librojn dum lia vivo. Li estis plej fama por la infanaj libroj pri kunikleto (nomita
Nijntje en la orginala nederlanda lingvo,
Miffy en la angla).