Ĉe sekureca kongreso en Munĥeno, Bavario, Germanio, usona Vicprezidento Pence diris ke Usono ja subtenas senhezite la Nord-Atlantikan Traktat-Organizon (NATO). NATO estas organizo de ŝtatoj kiuj kune laborus militserve kaj kune sindefendas, je ebleco de milito.
Pence tamen diris, ke aliaj landoj, krom Estonio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Grekio, kaj Pollando, ne pagas sufiĉe por sia milito. Laŭ NATO-celoj, la kontribuoj devas esti minimume je 2% (du procento).