Morgaŭo intencis esti la "Huffington Post" (tamen neŭtrala) de Esperantujo, sed kun mallonga, monda novaĵo en simpla Esperanto. Ĝi estis sukcese klopoda projekto, kaj re-lanĉos en junio, 2017.

2017-02-28

La Ludoj de la Komunumo de Nacioj tro kostas por Sud-Afriko

Durban 2022
Durban 2022
Durban, la sud-afrika urbo kiu intencis gastigi la sportajn Ludojn de la Komunumo de Nacioj en 2022 (dumil dudek du), konsilis hodiaŭ, ke la kosto de gastigo troiĝas. Tiel raportis la sud-afrika financa ministro Fikile Mbalula. La finan decidon faros la Komunuma Ludoj-Federacio.

La angla urbo Liverpolo jam anoncis, ke tio volas gastigi la Ludojn anstataŭe, se Durban ne povas gastigi.

La Komunumo de Nacioj estas grupo de landoj kiuj kunhavas komunumajn kulturon, historion, lingvon kaj fidon je demokratio, homaj rajtoj kaj leĝoj. Ĝi enhavas 53 (kvindek tri) landojn, plejparte landojn de la antaŭa brita imperio.

Se la ludoj ankoraŭ okazus en Durban, tio estos la unua fojo, ke tiuj Ludoj okazas en Afriko.

Du turistoj flugos ĉirkaŭ la Luno en 2018

Imaga bildo de SpaceX-kospoŝipo
Imaga bildo de SpaceX-kospoŝipo
(foto-fonto)
La kosmo-firmao SpaceX anoncis hieraŭ, ke ili sendos du turistojn ĉirkaŭ la Luno en 2018 (dumil dek ok). La estro de SpaceX, Elon Musk, diris ke du ne-nomitaj turistoj jam pagis signifan deponon por vojaĝi. La homaro laste vizitis la Lunon en la jaro 1972, kiam usonano Eugene Cerney estis la lasta homo stari sur la Luno.

La plano estos uzi la SpaceX-kosmoŝipon Falcon Heavy (Falko Peza), kiu fakte ne jam eĉ flugas, por vojaĝi tian profundan kosmon. SpaceX planas vojaĝi al Marso en 2020 (dumil dudek).

2017-02-27

Granda eraro ĉe la Oscar-premioj

Oscar-Premio
Oscar-Premio
(foto-fonto)
Hieraŭ-vespere en Losanĝeleso, Usono, okazis granda eraro, kiam aktoroj Faye Dunnaway kaj Warren Beatty anoncis erare, ke la filmo "La La Land" gajnis la Oscar-premion por la plej bona filmo. La eraro okazis kiam la anoncanto, Dunnaway, ricevis la malĝustan karton. La gajnantoj jam komencis siajn akceptajn prelegetojn, kiam oni malkovris la eraron, kaj tiel ili subite ne plu estis la gajnantoj.

La ĝusta gajanto de la premio por la plej bona filmo estas fakte la filmo "Moonlight".

2017-02-26

Esperanto-ekzameno-tago okazos en junio 2017

Esperanto KER Ekzamenoj
Esperanto KER Ekzamenoj
Oni denove okazigos tutmondan ekzameno-tagon por Esperanto-studantoj je la 10a (deka) de 2017 (dumil dek sep), kaj oni povas partopreni en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo. La akreditigo de la ekzamenoj kaj kunlaboro estas de la hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. La ekzamenoj estis lanĉitaj de UEA en 2008. La ekzamenoj konformas al la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiuj estas difinitaj lingvokonaj normoj.

Por pli da informo pri la ekzamenoj, vizitu edukado.net

2017-02-25

Sorĉado kontraŭ Trump

Oranĝa kandelo
Oranĝa kandelo
Hieraŭ-nokte miloj da sorĉistoj tra la tuta Usono kune samtempe faris magion, por sorĉi kontraŭ usona Prezidento Donald Trump. Ili celis kateni (enligi, haltigi) la potencon de Trump por fari malbonon. Laŭ la gesorĉistoj, oni povas fari tion per magio. Por sorĉi kontraŭ Trump, iu sorĉisto devas uzi oranĝan kandelon, inter aliajn. La kandelo, aparte la oranĝa koloro, ŝajne staras kiel simbolo de la Prezidento.

La Papo sugestas, ke pli bonas esti ateisto ol hipokrita katoliko

Lia Moŝto, La Papo Francisko
Lia Moŝto, La Papo Francisko
Dum prelego en Vatikano je ĵaŭdo, la Papo (ĉefpastro de la romkatolika eklezio) sugestis, ke estas pli bone vivi kiel ateisto (iu kiu ne kredas je Dio), ol esti hipokrita katoliko. La Papo kritikis homojn, kiuj diras, ke ili laŭdire kondukas kristanajn vivojn, sed laŭ agoj fakte ne kondukas tiajn vivojn. La ĉefa celo de lia prelego estis esence: praktiku kion vi predikas.

Lia Moŝto La Papo Francisko ankaŭ diris en la jaro 2013, ke oni devus rigardi ateistojn kiel bonajn homojn, se ateistoj faras bonan agadon.