Hieraŭ okazis bomba eksplodo en la metroo de la rusa urbo Sankt-Peterburgo. 14
(dek kvar) homoj mortis pro la terorista atako. Dekoj da homoj estis vunditaj. Laŭ la rusaj enketistoj
(tiuj, kiuj esploras pri la afero por eltrovi informon), la atakinto estis ruso, kiu naskiĝis en Kirgizio. La atakinto nomiĝas Akbarzhon JALILOV. La rusa prezidento Vladimir PUTIN esprimis kondolencojn por la viktimoj.