Monda novaĵo

2017-03-08

Peugeot-Citroen aĉetas rivalajn aŭto-fabrikantojn Vauxhall/Opel

Peugeot
Peugeot
La franca firmao Groupe PSA (Grupo PSA), kiu posedas la komercajn aŭto-fabrikantojn Peugeot kaj Citroën, ĉi-semajne anoncis, ke ili akiras la eŭropan parton de la usona aŭto-firmao GM. La eŭropa parto de GM ĝis nun estis la aŭto-frabrikantoj Vauxhall kaj Opel.

Kun Vauxhall, Opel, Peugeot kaj Citroën ĉiuj en la sama komerca grupo, la Groupe PSA estas la due plej granda aŭto-firmao en Eŭropo. La unue plej granda estas la rivala Volkswagen.