Monda novaĵo

2017-03-12

La Papo anoncas viziton al paca Kolombio

La flago de Kolombio
La flago de Kolombio
La Papo anoncis sabaton, ke li vojaĝos al Kolombio dum septembro ĉi-jare. Lia Moŝto vizitos nur unu landon en Sud-Ameriko. Li havas grandan intereston pri Kolombio, ĉar li volas helpi la konstruadon de paco en la lando.

Lastjare en novembro la registaro de Kolombio kaj ribela marksista-leninista grupo FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) finfine konsentis al paca akordo, post jardekoj da enlanda milito inter la ribeloj kaj la registara armeo.