Monda novaĵo

2017-03-19

Kanada instruistino gajnas "Monda Instruisto"-premion

Maggie MacDonnell
Maggie MacDonnell
(foto-fonto)
Kanada instruistino Maggie MacDonnell gajnis ĉi-semajnfine premion de miliono da usonaj dolaroj. por ŝia aktiveco en instruado, pere de la Global Teacher Prize (Monda Instruisto-Premio). Ŝi instruas ĉe la Ikusik lernejo en Salluit, kiu estas malvarmega, izolita (tre fora) vilaĝo en la kanada arkta regiono.

Ŝi instruas en regiono, kie estas sanproblemoj, sociaj problemoj, sinmortoj, alkoholuzado, kaj droguzado inter la junuloj. Ŝi fondis programojn inter la studentoj por plibonigi iliajn vivojn.